Unio de Demokratiaj Fortoj | |
---|---|
Съюз на демократичните сили Sajuz na demokratiĉnite sili | |
![]() | |
politika partio en Bulgario | |
Lando | ![]() |
Estro | Martin Dimitrov |
Fondiĝo | 7-a de decembro 1989 |
Ĉefa sidejo | 134 strato Rakovska , BG-1000 Sofio |
Ideologio | kristana demokratio, konservativismo |
Internacia aliĝo | Centrodemokratia Internacio, Internacia Demokrata Unio; en Eŭropa Unio: Eŭropa Popola Partio |
Retejo | http://www.sds.bg/ |
La Unio de Demokratiaj Fortoj (bulgare Съюз на демократичните сили, Sajuz na demokratiĉnite sili, СДС, SDS) estas politika partio en Bulgario, fondita la 7-a de decembro 1989, kiel unuiĝo de dek-unu politikaj organizaĵoj en opozicio al la komunista registaro. La sekvan jaron, ses pliaj partioj membriĝis, kaj en februaro 1997, la unio estis transformigita al sola unuiĝinta partio kun sama nomo, gvide de la politikisto Ivan Kostov. La UDF estas membro de la Eŭropa Popola Partio (EPP).